LinguaForce

 

Kvalito

Kio estas kvalito, konkrete, kiam temas pri tradukado? pli

Limdatoj

Kiam mi ricevos mian tradukon? pli

Konfidenco

Vi bezonas tradukon de iu dokumento, sed ĝi estas konfidenca… pli

 

Tradukado, interpretado: kiu diferenco?

Kiam kliento diras ke li bezonas “tradukiston” ekzemple en Parizo aŭ Londono, tre verŝajne la profesiulo kiun li bezonas estas fakte tio, kion oni nomas “interpretisto”. Tradukado kaj interpretado necesas malsamajn kompetentecojn, kaj kutime, ilin faras malsamtipaj profesiuloj.
Ja, tradukado signifas ke oni tradukas ideojn esprimitaj skribe, sed interpretado estas parola afero, kiu necesas ke interpretisto venu surloke. Kiam ni elektas interpretiston, geografia kriterio aldoniĝas ĉar la profesiulo devos iri fizike sur la lokon de la misio.

Fontlingvo? Cellingvo?

Pri tradukado, oni nomas “fontlingvo” la lingvon el kiu oni tradukas kaj “cellingvo” la lingvon al kiu oni tradukas. La “font-teksto” estas do la tradukenda teksto, kaj la “cel-teksto” estas la teksto en la lingvo post traduko. Oni ĝenerale konsentas ke la cellingvo estu la gepatra lingvo de la tradukisto.

Kial tradukigi mian dokumenton?

Por enradikiĝi efike en iun eksterlandan merkaton, nepras havi tradukojn de ĉiun siaj gravaj dokumentoj en la lingvo de la cel-publiko. Plie, krom ekzakteco de la informoj laŭ teknika vidpunkto, gravas certigi ke la dokumentoj publikigitaj de via organizo kongruos kun la kulturo de la cel-merkato.

Kiam mi ricevos mian tradukon?

“Normala” limdato por liveri tradukon estas la tempo necesa por ke via projekto estu konfidata al iu tradukisto kaj poste al revizianto, sciante ke kutime tradukisto povas traduki inter po 2000 kaj 3000 vortojn tage, kaj revizianton po 6000.
Se estas specifa limdato por via projekto, ni povas plirapidigi la proceduron por adaptiĝi al viaj bezonoj. Eblas ekzemple trovi tradukistaron, kiu laboru dum la semajnfino. Kaze de urĝa traduko vespere por la sekvanta mateno, la hordiferencoj ebligas utiligi tradukistojn, kiuj loĝas sur alia kontinento, do kiu povas traduko dum la nokto en Eŭropo. Finfine, kaze de urĝaj tradukoj por grandaj volumoj, ni povas dissegmentigi la projekton inter plurajn tradukistojn kaj reviziantojn, kiuj laboros paralele, kunlabore por certiĝi pri terminologia kaj stila kohero de la fina rezulto.

Mia dokumento estas konfidenca.

Respekti profesian sekreton estas nepraĵo por LinguaForce kaj ĉiuj ties kunlaborantoj, ĉu internaj ĉu eksteraj. La informoj ene de la tradukataj dokumentoj estas strikte konfidencaj kaj neniel estu diskonigitaj al krompersonoj. La profesio de tradukisto estas en si mem devigita al konfidenco. Se vi informas nin ke viaj datumoj estas aparte sekretaj, ni povas subskribi konvecion pri konfidenco, kaj eĉ apliki pli altajn sekurec-procedurojn, ekzemple dispecigante viajn tekstojn al pluraj tradukistoj, tiel ke neniu el ili havu la tuton de la datenoj. Eblas ankaŭ kaŝi ĉiujn partojn, kiuj entenas ekz. Nomojn por iel anonimigi vian tekston. Tiajn aferojn prizorgas nin nur je la estrara nivelo, kaj nur per homoj rajtigitaj specife por la projekto.

Kial elekti LinguaForce?

LinguaForce garantias al vi:

  • Tradukon far denaskaj tradukistoj. Por ni, evidentas ke nur tradukisto, kiu laboras en sia denaska lingvo, kapablas redoni la karakteron, la nuancojn kaj la specifajn idiomaĵojn propraj al sia lingvo kaj kultura medio.
  • Kvalito en tradukado. Ni ne nur konfidas vian dokumenton al profesiaj denaskaj tradukistoj, sed nia tradukproceduro entenas ankaŭ opciojn pri postlegado kaj reviziado, kiuj ebligas draste plibonigi la kvaliton de via fina traduko.
  • Traduko liverita je la antaŭkonsentita limdato. Ni scias ke la tempo estas grava faktoro de la vivo de entreprenoj. Tial ni klopodas respekti niajn engaĝiĝojn pri limdatoj, des pli kompreneble kiam temas pri urĝa traduko.
  • Garantiata traduko. Ni ĉiam aŭskultas la opinion de niaj klientoj. Tial LinguaForce garantias al vi ekzaktecon kaj proponas senpagajn korektojn se vi konsideras ke ili estas necesaj.
  • Traduko, kiu respegulas vin Vi elektas niajn servojn sed ni estas je via servo. Ni promesas maksimuman kvaliton je la plej taŭga prezo. Vi ĉiam ricevos tradukon samformate kaj samaspekte kiel la fonta versio.
  • Traduko, je la plej adekvata prezo. Niaj makleroj estas modestaj ĉar negocitaj rekte kun la kunlaborantaj profesiuloj, kiuj al ni rezervas adaptitan tarifon. Se vi traktus rekte kun tiuj profesiuloj, la tarifo, kiun ili proponus al vi, estus proksima de tiu, kiun ni prezentas al vi. Ĉiel, ni ne pretendas ke ni estas la plej malmultekostaj en la merkato ĉar la laboro de la malpli kostaj konkurentoj ne garantias saman nivelon de kvalito, limdato, ktp. kiel la niaj.
  • Superrigardo al viaj tradukprojektoj. Konfindante ĉiujn viajn tradukojn al LinguaForce, vi certas havi regulan kvaliton por viaj tradukoj. Por sama kliento kaj tipo de projekto, ni klopodas labori kun la sama tradukistaro, kaj disponigas al ili la jam tradukitaj dokumentoj. Tiel ni kapablas certigi terminologian kaj stilan koheron de ĉiuj de ni produktitaj dokumentoj.

Mi bezonas urĝe tradukon…

Ne perdu tempon: transdonu al ni la tradukendan dokumenton, eĉ se ĝi ne estas finpretigita, kaj indiku al ni viajn bezonatajn datojn. Nepras ke ni vidu vian tekston por ke ni povu konfirmi al vi ĉu ni kapablas respekti vian tempolimon. Mallongajn dokumentojn oni ĝenerale povas traduki sufiĉe rapide. Por viaj pli ampleksaj dokumentoj, kaj kun eventuala iomete pli alta prezo, viajn urĝajn dokumentojn ni povas pritrakti ekster la normal horoj (ekzemple dumnokte) aŭ eĉ semajnfine. Por plirapidigi la aferon, povas esti ankaŭ ke ni dispartigas la dokumentojn al pluraj tradukistoj, sekurigante la terminologion por ke restu koheraj la diversaj tradukoj faritaj.
Ni ankaŭ kapablas traduki unuan version de iu dokumento, kaj poste modifitan version de la sama dokumento, kompreneble sen refakturi ĉiom.

Kiujn ilojn uzas tradukistoj?

Niaj tradukistoj estas ĉiuj lertaj en iu(j) specifa(j) teknika(j) fako(j) kaj uzas siajn proprajn ilojn por traduki: terminologiaj datumbazoj konstruitaj kaj pliriĉigitaj laŭ la jaroj kaj persona sperto, fakaj leksikoj, teknikaj vortaroj. En interreto kompreneble nun troveblas valoraj rimedoj.
Multaj el niaj kunlaborantoj uzas ilojn, kiuj perkomputile helpas al tradukado. Ilin oni nomas “Tradukmemoro”. Tiuj iloj aparte utilas por traduki tekstojn en kiuj troveblas pluraj similaj partoj aŭ ripetoj de terminoj: ili ebligas certiĝi ke sama vorto ĉiam homogene estos tradukita en via tuta komunikado.
Plie, ni disponas je servilo kun granda kapacito kaj, same kiel por la plejparto de niaj tradukistoj, ni havas rapidan aliron al la interreto (per fibro), kiu nin ebligas ricevi facile ĉiujn viajn dosierojn, kiu ajn estu ilia grandeco. Ni kutime uzas ankaŭ mesaĝilojn kiel Skajpo por la interŝanĝoj kur la tradukistoj. Tiaj iloj montras sian utilecon ekzemple kiam pluraj tradukistoj samtempe laboras je sama projekto.

Ĉu eble vi havas demandon, kiu ne havas respondon en tiu paĝo? Skribu al nia retadres#O #La href#I#Qmailt#O#Cinf#O#Alinguaf#Orce#Dc#Om?subject#IInf#Ormpet#O (Esperant#O) #L#L#L LinguaF#Orce#Q title#I#QKlaku ĉi tie p#Or sendi retmesaĝ#On al nia adres#O inf#O#Alinguaf#Orce#Dc#Om pere de via kutima retmesaĝil#O#Q#Ginf#O#Alinguaf#Orce#Dc#Om#L#Ba#G#D