LinguaForce

 

Tradukado

Traduku ĉiujn viajn dokumentojn, retejojn…

dokumentoj retejoj

Interpretado

Por vin helpi dum viaj kunsidoj, prelegoj… interpretado

Subtekstado

Entreprenaj videoj.

subtekstado
 

Atesto: kiam kvalito rimas kun reagemo…

La komunikagentejo T. serĉis fidindan partneron por traduki aŭd- kaj vid-intervjuojn por tre postulema klientaro de estroj de iu el ĉefaj kompanioj en Francio.
Temis pri transskribo de sonbendoj en la angla lingvo, kaj traduko al la franca, kun maksimuma kvalito (komprenu: oni ne vidu ke la fina teksto estas traduko), la tuton en limigita tempo (kelkaj horoj).
“Dankon por via efikeco”
S.J.

Traduko de dokumentoj

Sendu al ni la tradukendan dokumenton, per retmesaĝo aŭ per nia reta formularo. Post interkonsento kaj konfirmo de la mendo, ni ĝin resendos tradukita, samformate kiel la originalo, kun konservado de stiloj kaj enpaĝigo.
Por tre altkvalitaj tradukoj: provu nian servon “tradukado+reviziado” kun 1 tradukisto + 1 tradukisto/revizianto + 1 postleganto.
Opcie, vi ricevos senpage glosaron (plurlingvan terminaron) por kapitaligi vian kompanikulturon kaj propran vorttrezoron. Plurlingva glosaro estas nepra ilo por terminologia kohero. Ĝi ebligos, laŭ la sinsekvaj projektoj, kapitaligi la kutimojn kaj vorttrezoron de via organizo.

Traduko de retejoj

Internaciigo de retejo postulas kompetentecojn ne nur lingvajn sed ankaŭ teknikajn. La arkitekturo de la retejo estu adaptita, kio postulas apartajn kompetentecojn, konon de la ttt-formatoj (HTML, XML, Flash, ktp.) kaj kodigformoj (ISO, UTF8…) kaj, por dinamikaj retejoj, scipovon de programlingvaĵoj (PHP, Java, JavaScript, VBScript, Python, Ruby, Scala, Perl, ktp.) kaj de datumbazoj.
Ni fakas pri tradukado de retejoj kaj softvaroj. Pruve, ĉi tiun retejon ni prezentas al vi 7-lingve!

Interpretado

Por viaj kunsidoj, seminarioj, komercvojaĝoj, budoj en eksterlandaj ekspozicioj, ni proponas al vi la servojn de interpretistoj por samtempaj aŭ sekvaj paroltradukoj. Por misioj necesigante samtempan interpretadon (per kaskoj), ni povas ankaŭ provizi materialon (kabinojn, mikrofonojn, kaskojn, ktp.).

Subtekstado

Por viaj kompaniaj videoj, riportaĵoj, intervjuoj, subtekstado estas facila kaj malmultekosta rimedo por kompreniĝi en multaj landoj. Ni kapablas realigi ankaŭ subtekstojn de viaj interretaj videoj (YouTube, DailyMotion, Vimeo…) kaj mastrumas la diversajn formatojn (MP4, AVI, WMV, MKV, Flash, QuickTime…).

Transskribo

Ĉu vi bezonas fidele skribitan version de la diritaĵoj dum viaj kunsidoj, ĉu en la franca, angla, hispana, ktp.? Registru ilin kaj sendu al ni la sondosieron (je formato mp3 aŭ alia). Ni poste sendos al vi la tuton de la diritaĵoj je Word formato.
La utileco konservi detalajn raportojn de la kunsidoj estas ke tio poste ebligos al vi serĉadojn per ŝlosilvortoj.

Kelkaj ekzemploj de antaŭnelongaj projektoj:

Traduko de la finna al la angla de interŝanĝo de mesaĝoj en forumo pri artikoloj por porti bebojn

Traduko de la franca al la angla de vivresumo kaj de letero en la sektoro de financaj konsiloj

Traduko de la germana al la franca de prezento de muzeo

Traduko el la franca al la ĉina, itala, germana kaj portugala (brazila) de artikolo pri prezento de retejo pri interŝanĝo de fotoj

Traduko france-anglen de anonco por turisma loko

Tradukado de la franca en la italan kaj la germanan de demandaro pri televendado

Tarifoj

Ĉu vi ŝatus proponi al ni projekton pri tradukado, interpretado, subtekstado? Petu de ni prezpronon! Vi povas pagi niajn laborojn post fakturo aŭ rekte interrete per sekuraj pagrimedoj PayPal aŭ Skrill: Visa, MasterCard, Discover, American Express

Ni kapablas pritrakti vian peton nun. Ne hezitu kontakti nin por prezpropono per nia paĝo Prezmendo.