LinguaForce

 

Alirebleco

Videbla ne signifas legebla… pli

Internacie

Kial limigi vian publikon? pli

Kiel fari?

Utiligu niajn kompetentecojn. pli

 

Atesto: iu retejo 22-lingva…

La TTT-agentejo M.L serĉis fakulojn pri lingve kompleksaj projektoj, cele prizorgi la tradukan parton de prezkonkuro por retportalo de la Eŭropa Komunumo, en ties 24 oficialajn lingvojn*. Ni proponis al ili fari tradukadon+reviziadon (po du tradukistoj por ĉiu cellingvo) cele garantii maksimuman kvaliton je ĉiuj tradukoj.
Do kvardeko de tradukistoj partoprenis en ĉiu serio de tradukoj. Por antaŭvidi la feriojn kaj portempajn nedisponeblojn de la profesiuloj, ni devis organizi teamojn de po 4 ĝis 5 tradukistoj en ĉiu lingvo.
Tiel ni kliento povis glate ricevi sinsekvajn tradukojn sen mem bezoni superrigardi centon da tradukistoj (sen paroli pri la administraticia pezeco de tiom da fakturoj kaj pagoj…).
Kiam Rumanio kaj Bulgario eniris en Eŭropan Union, ni sukcesis rapide enretigi tradukon de ĉiom de la retejo en tiujn novajn lingvojn: ni proponis grupigi la tuton de la enhavo de la retejo un ununuran XML dosieron, kio ebligis simpligi la tradukproceduron (limigante la nombron de dosieron), kaj poste importi fulmrapide tiujn tradukoj kaj tiel disponebligi tiujn du novajn lingvojn.
“Se tion vi kapablas fari, tio signifas ke vi estas la plej lertaj…”
O.L.

* La oficialaj lingvoj: angla, bulgara, ĉeka, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, irlanda, itala, kroata, latva, litova, malta, nederlanda, pola, portugala, rumana, slovaka, slovena kaj sveda.

Videbla ne signifas legebla…

En la interreto, vian retejon povas vidi la retanoj. Ĝi videblas, ja, sed ĉu ĝi por ili kompreneblas?…
Se ĝi ekzistas nur en via lingvo, estas probable pli ol 90% de homoj en la planedo kiuj ne povas ĝin kompreni, do utiligi.

Kial limigi vian publikon?

Fari anglalingvan version ja nepras. Sed ĉu tio sufiĉas? Ĉu vi scias ke E-komerca retejo havas trioble pli da vizitantoj kiam ĝi legeblas en la lingvo de la uzanto ol se ĝin ili povas trovi nur en la angla*?
* Fonto: Gartner Group

Kiel fari?

Adapti kaj traduki sian retejon estas nek tre komplika nek tre multekosta (krom… se oni provas fari mem!…). Tio postulas kompetentecojn kaj lingvajn kaj teknikajn: mastrumadon de la diversaj teknologioj kaj pri specifa problemaro de plurlingvismo ĉe TTT. Dank’al nia sperto, ni povas vin helpi por eviti la diversajn klasikajn problemojn de internaciigo en ttt-projekto.

Ni kapablas pritrakti vian peton nun. Ne hezitu kontakti nin por prezpropono per nia paĝo Prezmendo.