Esperanto kongrua AZERTY klavaro por Mac OS X

Principo

La nova klavaro estas ekzakte sama kiel la klasika francia 'numera' AZERTY klavaro ("Français - numérique") de iMac, krom ke la "muta" klavo (ĉapelo) konsentos nun ĉapeligi niajn konsonantojn.
Kaj pri la litero ŭ, la mutan klavon oni faras per alt-.
Por uzantoj de porteblaj Makintoŝoj, kvankam ekzemple iBook ne havas numeran kromklavaron, la jena klavaro tamen devas sufiĉe bone funkcii por ĝi.

Instalado

Simple elŝutu la arkivon, malkunpremu ĝin kaj vi trovos du dosierojn: "FrenchEsperanto.keylayout" (la klavaron) kaj "FrenchEsperanto.icns" (la ikonon).
Ambaŭ ilin metu en vian personan dosierujon (tiu kies ikono estas domo), precize en ties dosierujon "Bibliothèque/Keyboard Layouts".
Poste, en "Préférences Système" en la klavarmenuo supre, vi malfermu "International", onglet "Menu Saisie".
Vi aktivigu la klavaron "Français - Esperanto", kaj vi elektu ĝin kiel nunan klavaron, kaj ĝi teorie funkcios.
La ikono de la nuna klavaro havas videble verdan steleton. Eble endos restartigi la komputilon por ke ĝi rekonu la novan klavaron.

Averto: povas esti ke aperos evoluoj, plibonigoj, ktp. de tiu klavaro.
Tial bv. ne kopii ĝin en alian ttt-ejon kaj faru ligon nur al ĉi tiu nuna paĝo: http://www.linguaforce.com/klavaro.htm.

Lasta ĝisdatigo : januaro 2010
(c) 2009-2010 - LinguaForce

Le texte de la page ci-dessus est en espéranto. Passez la souris sur les mots pour en voir la prononciation et la signification. © 2009-2010 Wawawoo. Wawawoo est une marque de LinguaForce Traduction.