Briĝo
estas
kartludo
por
kvar
ludantoj, dividitaj
en
duopojn, nomatajn
ankaŭ
flankoj (duopo
batalas
kontraŭ
duopo). La
ludo
konsistas
el
sinsekvaj
disdonoj, ĉiu
el
kiuj
havas
du
fazojn: la
aŭkcion
kaj
la
kartludadon. La
briĝo
ligiĝas
al
inicianto
Culbertson. Tiu
ĉi
artikolo
priskribas
la
klasikan
robrobriĝon, kiun
oni
kutime
ludas
inter
amikoj. Ekzistas
ankaŭ
kelkaj
aliaj
variantoj
de
la
ludo, la
plej
gravaj
estas
turnirbriĝo
kaj
Ĉikago-briĝo (la
diferencoj
koncernas
precipe
la
poentokalkuladon).
Por
briĝo
oni
uzas
la
ordinaran 52-kartan
ludkartaron. Komence
de
ĉiu
disdono
unu
ludanto
disdonas
ĉiujn 52 kartojn (antaŭe
miksitajn
de
lia
maldekstra
kontraŭulo) unuope
dekstrume, komencante
de
sia
maldekstra
kontraŭulo
kaj
finante
per
karto
al
si
mem. Antaŭ
disdonado (sed
post
miksado) la
disdonanto
petas
sian
dekstran
kontraŭulon
dividi
la
kartaron
hazarde
en
du
partojn (malsupran
kaj
supran, ambaŭ
partoj
devas
enhavi
pli
ol
tri
kartojn) kaj
metas
la
malsupran
parton
sur
la
supran
tiel, ke
neniu
vidu
la
lastan
karton. Tuto
de
la 13 kartoj, donitaj
al
unu
ludanto, estas
nomata
mano. (Legu
pli...)
Pasintaj
artikoloj
de
la
semajno : Carsten
Borchgrevink, Berlina
muro, Frédéric
Chopin